Tion ĉiutage povas ni konstati: la internaciaj novaĵoj montras, ke demokratio estas minacata en diversaj partoj de la mondo. Demokratio enkorpiĝas en la ĉiutaga vivo per la ekvilibro inter la povoj, la jurŝtato, la amaskomunikila sistemo kaj la vigleco de la civila socio. Eŭropo-Demokratio-Esperanto proponas enblovi novan idealon. Ja temp’ estas por la eŭropaj popoloj kunhavi kaj ĝui veran transnacian publikan spacon. Forigante barilojn inter la publikaj opinioj dank’ al komuna, kunvivĝua kaj alirebla lingvo, ni aperigos vivantan demokration EU-skale, respekteman al ĉiuj kulturoj. Tiel Eŭropo konservos siajn valorojn kaj emancipiĝos disde la grandaj potencoj.
Cele al adapto de niaj proponoj al tiu ŝanĝiĝanta situacio de la ĉirkaŭa mondo, ni organizas « Somerajn Tagojn » en la urbo Sankta Stefano en Francio (franclingve: Saint-Etienne), de vendredo la 21-a ĝis dimanĉo la 23-a de aŭgusto 2026.
La loĝado okazos en la Maison Familiale Rurale de Saint-Etienne.
Kadre de tiu kunveno, ni okazigos viziton de kelkaj gravaj lokoj de la urbo.
