De 1999, Unuiĝintaj Nacioj agnoskas tiun daton, la 21an de februaro, kiel tago de la gepatra lingvo.
Infanoj plej bone lernas kiam la instruado estas en ilia gepatra lingvo. Sed ili poste bezonos rilatiĝi kun homoj de aliaj landoj, aliaj kulturoj, aliaj gepatraj lingvoj : ili bezonos Esperanton kiel komunikilo.